"Bonan Tagon TVN" en la Esperanto Cafe 2008-10-20
La 17-an de oktobro al Bjalistoko venis skipo de televido kiu preparas matenan programon "Bonan tagon TVN". Registro de la elsendo okazis en Esperanto Café.
Fotojn vi trovos en nia galerio :)
La programo celis proksimigi al poloj la urbon kiel lokon interesan kaj vizitindan. Spektantaro el tuta lando povis ekkoni gustojn de Podlaĥio kaj tradician kuirarton de la regiono, vidi Bjalistokon kiel ĉefurbon de danco (sin prezentis junularaj dancogrupoj), urbon plurkulturan (oni invitis reprezentantojn de tri diversaj eklezioj) kaj ankaŭ... kiel naskiĝurbon de la kreinto de la lingvo internacia.