
Bjalistoko – la urbo de Ludoviko Zamenhof
Bjalistokaj objektoj rilatantaj al Ludoviko kaj Esperanto:
1. Esperanto-Centro ĉe la strato Piękna 3
En 1992 la bjalistoka komunumo donacis, al kreita en 1987 Fondumo Ludoviko Zamenhof, detruitan konstruaĵon de malnova sinagogo „Piaskower”, situantan en la urbocentro ĉe la strato Piękna 3, proksime al la loko destinita por la Monda Esperanto-Centro.
2. Monumento al Ludoviko Zamenhof ĉe la skvaro Malmeda kaj la strato Białówny.
En 1973 Jan Kucz – artisto el Krakovo, skulptis la bruston de la Majstro kaj instalis ĝin sur kolono. Sub la brusto, ĉe fronto de la kolono, oni metis surskribon en Esperanto: „Ludoviko Lazaro Zamenhof 1859-1917”, kaj malantaŭe – la tekston „Esperanto proksimigas homojn”
3. Naskiĝloko de Ludoviko Zamenhofa, la strato Zamenhofa
Malgranda, verda domo staris iam ĉe la stratoj Verda (hodiaŭ – Zamenhofa) kaj Blanka. Jen tie, la 15-an de decembro 1859, naskiĝis Ludoviko. Oni detruis la domon meze de la 1950-aj jaroj por akiri terenon por konstruo de „moderna”, plurfamilia domego.
4. Iama Reala Gimnazio (nun la 6-a liceo) ĉe la strato Warszawska 8
En historia, impona konstruaĵo el la komenco de la 19-a jarcento funkciis publika Reala Gimnazio, en kiu Ludoviko lernis dum la jaroj 1869-1873. Sur muro de la konstruaĵo ĉe la strato Warszawska 8, en la jaro 1987 oni pendigis informan memortabulon.
5. Familia domo de Jakobo Ŝapiro ĉe la strato Lipowa 31/33
Ĉe la ĉefa strato de la urbo ĝis nun staras la familia domo, en kiu dum pli ol 20 jaroj vivis Jakobo Ŝapiro – iniciatinto, establinto kaj plurjara prezidanto de la Societo Zamenhof.
6. Porinfana Klinika Hospitalo ĉe la strato Waszyngtona 17
En la jaro 1988, pro iniciato de rektoro de Medicina Akademio en Bjalistoko prof-o Zbigniew Puchalski, kaj de la unua direktoro de la hospitalo prof-o Maciej Karczmarski, dr-o Ludoviko Zamenhof iĝis patrono de la nove konstruita Porinfana Klinika Hospitalo ĉe la str. Waszyngtona 17.
7. Ĉefa placo – nuntempe Placo Kościuszko – iama foirplaco.
Dum la tempo de Ludoviko Zamenhof, Bjalistokon enloĝis 35.000 homoj. Vilaĝanoj kun pola, juda, germana, rusa, tatara devenoj komercis sur la placo ĉe la urbodomo (nuntempe en ĝi troviĝas nia „Esperanto Cafe”). Multlingva homamaso, ĉevalaj ĉaroj, komercistoj, varoj, aĉetantoj, kaj inter ili infano komprenanta preskaŭ nenion de la multlingva parolbruo. Laŭ rakontoj ripetataj inter esperantistoj jen ĉi tie juna Ludoviko decidis pri la bezono krei universalan lingvon, kiu helpos interkompreniĝi al homoj de diversaj rasoj, religioj kaj kulturoj.
8. La strato Młynowa, loko destinita antaŭ jaroj por la Monda Esperanto-Centro.
9. Iama bazlernejo n-ro 23 – nun katolika liceo ĉe la str. Kościelna 23.
Partoprenintoj de la 44-a, jubilea Universala Kongreso en la jaro 1959, partoprenis ankaŭ solenan meton de memortabulo sur muron de la nove kreita lernejo, kies patrono estis d-ro Ludoviko Zamenhof. Dum multaj jaroj oni instruis tie Esperanton kaj organizis temajn Esperanto-aranĝojn.
10. Historia muzeo ĉe la str. Warszawska 37.
11. La unua esperanta murpentraĵo ĉe la str. Zamenhofa 26.
Ĉe malplena muro de la konstruaĵo, je la fino de la strato Zamenhofa, bjalistoka artisto – pentristo Andrzej Muszyński pentris eksterordinaran dekoraĵon. Jam junie preterpasantojn salutis Ludoviko Zamenhof mem el sia balkono, pentrita tie, kie ĝis nun nur blanka tabulo rememorigis pri la naskiĝloko de la kreinto de Esperanto.
12. Esperanto-Centro Ludoviko Zamenhof
Dum renkontiĝo la 31-an de oktobro 2007 en Bjalistoka Urbodomo oni decidis pri laborskizo por prepari kaj uzigi ĝis la 25-a de julio 2009 la Esperanto-Centron Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Warszawska 15. La centro estos memdecidanta institucio konsistanta el: Zamenhof-Muzeo, biblioteko kun esperantaj libroj kaj gazetoj, kaj de Esplorcentro pri problemoj de lingva komunikado. Daŭras kolektado de donacoj por la venonta Muzeo kaj de libroj por la biblioteko.